Stich Simon Marius

Simon Marius

matematikisto – kuracisto – astronomo

1573 – 1624

La markgrafa kortega astronomo el Gunzenhausen samtempe kun Galileo Galilei malkovris en januaro 1610 en Ansbaĥ la kvar grandajn lunojn de Jupitero, sed li publikigis siajn rezultojn nur en 1614 en sia verko Mundus Iovialis, kiu do en 2014 ekzistis jam 400 jarojn.

Imputado pro plagiato far Galilei daŭre damaĝis lian reputacion, kvankam komence de la 20a jarcento montriĝis, ke Marius esploris tute memstare. En 2014 diversaj aranĝoj – precipe en Frankonio – prilumis liajn sciencajn atingojn.

Tiu ĉi reta prezentaĵo akompanis la jubilean jaron 2014 kaj kunligas ĉiujn elektronike disponeblajn fontojn, sekundaran literaturon, prelegojn kaj sciigojn pri Simon Marius kaj – laŭeble – konvene videbligas ilin. La iniciatintoj invitas la publikon, uzi tiun ĉi retejon kiel centran plurlingvan portalon pri Simon Marius kaj pliampleksigi ĝin.

Marius PrognosticonPrognosticon Astrologicum auf 1612, C3r