Stich Simon Marius

Simon Marius

matematikisto – kuracisto – astronomo

1573 – 1624

Simon Marius (alinome Mayr)

Mallonga resumo de lia vivo kaj la rezultoj de liaj esploroj

La matematikisto, kuracisto, astronomo kaj kalendarfaristo Simon Mayr (1573 – 1624) el Gunzenhausen, kiu nomis sin mem Marius, estis kortega matematikisto de la margrafoj en Ansbaĥ. Samtempe kiel Galilei li malkovris la lunojn de Jupitero, sed nur post tiu publikigis tion, sekve Galileo akuzis lin pro plagiato. Hodiaŭ estas klare, ke Marius malkovris la jupiterajn lunojn tute sendepende de Galilei kaj ke liaj observoj parte estis pli ekzaktaj. Jam dum lia vivo oni akceptis, ke li kiel unua eŭropano priskribis la Andromedan galaksion.

Biografio

Marius naskiĝis la 10an de januaro 1573 en Gunzenhausen kaj mortis la 26an de decembro 1624 (laŭ julia kalendaro) en Ansbaĥ. Lia patro Reinhard Marius estis urbestro, la patrino nomiĝis Elisabetha. En 1606 li geedziĝis kun Felicitas Lauer, la filino de la nurenberga eldonisto kaj presisto Hans Lauer (1560-1641). Ili havis minimume du filojn kaj kvin filinojn.

Laŭdire estis grave por lia edukado, ke margrafo Georg Friedrich aŭdis lin kanti. Tio do plaĉis al la reganto kaj li registrigis lin ĉe la princa lernejo de Heilsbronn, kiun Marius vizitis ĝis 1601 kaj nuntempe estas la plej fama el ties lernantoj. La planita studado en Kenigsbergo ne realiĝis, anstataŭe en 1601 Marius povis vojaĝi al Tycho Brahe en Prago. Poste li studis medicinon en Padovo ĝis 1605, kie li verŝajne renkontis Galileon. De 1604 ĝis 1605 li estis estrarano de la t.n. germana studenta nacio en Padovo. De 1606 ĝis sia morto en 1624 (laŭ gregoria kalendaro 5a de januaro 1625) li estis kortega matematikisto en Ansbaĥ.

Esplorado

En 1594 Marius komencis fari meteologiajn registrojn. Por la jaroj 1601 ĝis 1629 aperis liaj jaraj kalendaroj Prognosticon astrologicum. La matematika eminenteco de Marius pruviĝis per lia traduko el la greka de Die Ersten Sechs Bücher Elementorum Euclidis (la unuaj ses libroj de la elementoj de Eŭklido), kiun li eldonis en Ansbaĥ en 1610. Jam en la erao antaŭ la teleskopo li estis sperta observanto, kiu publikigis pri la kometo de 1596 kaj precize determinis la pozicion de la supernovao de 1604 en la konstelacio ofiuko. Ekde somero 1609 lia sponsoro Johannes Philipp Fuchs von Bimbach ebligis al Marius utiligi belgan teleskopon, per kiu laŭ propra eldiro la 29an de decembro 1609 laŭ julia kalendaro li malkovris la grandajn jupiterajn lunojn – do unu tagon post Galileo, kiu faris siajn notojn jam laŭ gregoria kalendaro. Pri tio li raportis la unuan fojon en Prognosticon auf 1612.

Marius publikigis siajn sciencajn rezultojn nur en la jaro 1614 en Mundus Iovialis, el kio sekvis, ke lia fama rivalo akuzis lin pro plagiato en la gazeto Saggiatore de 1623. Jam en marto 1610 Galilei sekurigis sian pozicion per Sidereus Nuncius (stela mesaĝo), sed Marius observis kelkajn detalojn, kiujn Galilei ne menciis. Marius rimarkis, ke la orbita ebeno de la lunoj estas klinita kontraŭ la ekvatora ebeno same kiel kontraŭ la ekliptiko, per kio klariĝas devioj laŭ latitudo. Li ankaŭ konstatis, ke la heleco de la lunoj ŝanĝiĝadas kaj kalkulis tabelojn por 1608 ĝis 1630.

En letero de somero 1611 Marius menciis observojn de Venuso, sunmakulojn li observis ekde aŭgusto 1611 kaj eltrovis en novembro, ke la orbito de la makuloj kaj tiel la ekvatora ebeno de la suno estas klinitaj kontraŭ la ekliptiko. En la jaro 1619 li unue supozis periodecon de la sunmakuloj. En decembro 1612 Marius kiel unua eŭropano vidis la andromedan nebulozon kaj en 1618 de fino de novembro ĝis decembro li observadis la trian kaj plej grandan el la tri kometoj de la jaro.

Kvankam Marius konis la plej gravajn malkovrojn de la frua 17a jarcento, li kontraŭis la heliocentran skolon kaj preferis la Tychonan mondbildon. Al tiu li venis sendepende de Brahe, kiam li en la vintro 1595/1596 legis la verkon de Koperniko la unuan fojon.

Eĉ hodiaŭ la verko de Marius estas sub la ombro de la plagiatriproĉo, kvankam komence de la 20a jarcento oni povis pruvi, ke Marius esploris tute memstare kaj ke jam liaj plej fruaj observoj parte estas pli proksimaj al la modernaj mezurrezultoj ol tiuj de Galilei.

Honorigoj

En 1612 Marius ricevis arĝentan pokalon kiel donacon de la urbo Gunzenhausen. La nomado de la jupiteraj trabantoj laŭ amatinoj de Jupitero, la romia mitologia patro de la dioj, fontas el inspiro, kiun Marius ricevis de Johannes Kepler en Regensburg en la jaro 1613.

La Internacia Astronomia Unio honorigis Marius per nomado de luna kratero kaj ankaŭ la najbaraj “Marius Hills” (Marius montetoj) kaj “Rima Marius” (Marius kanelo). En 2014 IAU nomis la provizore “1980 SM” nomitan asteroidon “(7984) Marius”. En Gunzenhausen gimnazio estis nomita laŭ Simon Marius kaj tabulo memoras pri li. En la Ansbaĥa kongresejo Onoldia ekzistas Simon-Marius-salono, en 1991 Lions-Club starigis monumenton por Marius sur Kleiner Schloßplatz (malgranda kastela placo), kiun verkis la munkena artisto Friedrich Schelle. En urboj kun ligo al la vivo de Marius ekzistas stratoj nomitaj laŭ li.